Macchiaioli

Fojnejo de Giovanni Fattori, grava artisto de la movado de la macchiaioli.
Macchiaioli en la kafejo Michelangiolo, ĉ. 1856.

La macchiaioli (prononce [makkjaˈjɔːli], en itala «makulistoj» aŭ «makululoj») formis pentrartan movadon kiu disvolviĝis en la itala urbo Florenco en la dua duono de la 19a jarcento. La termino estis stampita en 1862 fare de anonima kolumnisto de la ĵurnalo Gazzeta del Popolo, kun malapreza intenco por difini la grupon de pentristoj kiuj ĉirkaŭ 1855 estis kreintaj plinovigon kontraŭakademian de la itala pentrarto. Tiuj junaj artistoj kunsidis en la Kafejo Michelangiolo, kie hejmis etoso de la novaj ideoj per kiuj ili klopodis kontribui al la siaepoka pentrarto.

Tiu movado intencis plinovigi la nacian pentrokulturon. La macchiaioli opoziciis al romantismo kaj al akademismo, kaj asertis, ke la imago de la realo estas kontrasto de makuloj de koloroj kaj de klarobskuro. Tiu movado estas la nura kiu en la arta etoso siaepoka meritas reale la nomon de skolo, kaj pro la komunumo de interesoj kiuj ligis ĉiujn la komponantojn de la grupo, devenajn el diversaj regionoj de Italio, kaj pro la alta kvalito de la artaj rezultoj atingitaj.

La ĉefaj reprezentantoj de la movado estis la jenaj: Giuseppe Abbati, Vito D'Ancona, Cristiano Banti, Giovanni Boldini, Odoardo Borrani, Vincenzo Cabianca, Adriano Cecioni, Nino Costa, Giovanni Fattori, Silvestro Lega, Antonio Puccinelli, Raffaello Sernesi, Telemaco Signorini, Serafino De Tivoli kaj Federico Zandomeneghi, same kiel la artokritikisto Diego Martelli, ĉefa teoriulo de la grupo. Krom la kafejo Michelangiolo, la oftaj renkontigejoj de la macchiaioli estis la ateliero de Silvestro Lega en Piagentina — nome vilaĝo proksima al Florenco — kaj la vilao de Diego Martelli en Castiglioncello.


Developed by StudentB